Regimantas

vira persona nomo

Regimantas estas litovlingva vira persona nomo. Kvankam eblus pensi ke temus pri variaĵo de la litova vorto regėti ("vidi") + de la persona nomo Mantas, laŭ la litovaj etimologoj Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas fakte temas pri variaĵo de la latinigita germandevena nomo Regimantus, el la malnovaltgermanaj elementoj ragin (sorto) kaj munt (protekto) - do sume temas pri la sama nomo kiel la pli nova esperantlingva formo Rajmondo kun siaj diverslingvaj variaĵoj, inkluzive de la do pli novecaj litovlingvaj formoj Raimondas kaj Raimundas[1]. Kutimaj litovlingvaj mallongigaj formoj estas Regis kaj Regius.

Konatuloj kun tiu persona nomo redakti

  • Regimantas Adomaitis (naskiĝis en 1937), filma kaj teatra aktoro
  • Regimantas Čiupaila (naskiĝis en 1956), matematikisto, eksa politikisto, membro de la nacia litovia parlamento Seimas kaj ministro pri internaj aferoj de Litovio

Notoj redakti

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 311