Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Komuna Sinodo de la Episkopujoj en la Respubliko Germanio (Gemeinsame Synode der Bistümer in der Bundesrepublik Deutschland) inter la jaroj 1971 kaj 1975 enkondukis en la germana katolika eklezio la taskon de regiona dekano (germane Regionaldekan), kiu komisie de la episkopo havas kelkajn regionajn taskojn en certa regiono. Regiono estas kunigo de kelkaj dekanujoj kulture aŭ sociologie similaj. La taskoj de la regionaj dekanoj diverse evoluis en la germanaj episkopujoj.

Ekzemplo de esperantista regiona dekano estas Bernhard Eichkorn.