Registara proparolanto

Registara proparolantoaferprezentanto estas persono, kies funkcio estas tiu de proparolanto por registaro, kio estas esprimi al la presita gazetaro, kaj do al la popolo, la pozicion kaj opinion de tiu registaro pri iuj temoj – la plej tiklaj estas rezervataj al la Ĉefministro – kaj raporti pri la enhavo de la registaraj kunvenoj. La titolulo ne ĉiam estas ano de la registaro, sed kiam li aŭ ŝi estas tia, tio ne estas lia/ŝia sola funkcio.

Tiu funkcio ne ekzistas en la parlamentaj reĝimoj, ĉar la registaro agas kolektive kaj regule kunvenas. En la prezidentaj reĝimoj, la proparolanto de la ŝtatestro plenumas similan funkcion.

Kelkaj ekzemploj redakti

  • Germana registaro : Steffen Seibert, subministro ĉe la federacia kanceliero, estro de oficejo pri gazetaro kaj informado de la federacia registaro kaj proparolanto de la federacia registaro
  • Hispana registaro : Soraya Sáenz de Santamaría, unua vicprezidanto de la registaro, ministro de la prezidanteco
  • Franca registaro : Stéphane Le Foll, ministro pri agrikulturo, agronutrado kaj arbaro, proparolanto de la registaro
  • Pola registaro : Agnieszka Liszka, proparolanto de la registaro en la kancelierejo de la ĉefministro