Regna Kanceliero (germane: Reichskanzler) estis de 1871 ĝis 1945 la titolo de la germana ĉefministro. Antaŭe (en la Nordgermana Federacio) kaj poste (ekde 1949 en Federacia Respubliko Germanio) la titolo estis kaj estas Federacia Kanceliero.

Otto von Bismarck, nordgermana federacia kanceliero de 1867-1870 kaj germana regna kanceliero de 1871-1890

Komence, en la Germana Imperiestra Regno de 1870-1918, la regna kanceliero estis la sola persono de la registaro, ĉar sub li ne estis ministroj, sed nur ŝtatsekretarioj. La kancelieron instalis la imperiestro. En la Vajmara Respubliko la kanceliero estis nomumita de la Regna Prezidanto, sed povis estis senoficigita fare de la parlamento. Ekde 1949, nur la parlamento povas elekti kaj malelekti la kancelieron.

Al la plej konataj kancelieroj apartenis la unua, Otto von Bismarck, Theobald von Bethmann Hollweg (regante dum la Unua mondmilito), Gustav Stresemann kaj Adolf Hitler. Friedrich Ebert (1918/19) estis nur unu tagon kanceliero, poste li estis unu el du prezidantoj de la Konsilio de Popolkomisiitoj.

Vidu ankaŭ

redakti