Reichstag (Germana Imperio)

La Reichstag (Germana prononco: [ˈʁaɪçstaːk], Dieto de la Regno[1]Imperia Dieto) estis la Parlamento de Germanio el 1871 al 1918. La leĝofarado estis kunhavata inter la Reichstag kaj la Bundesrat, kiu estis la Imperia Konsilantaro de la regantaj princoj de la Germanaj Ŝtatoj.

Reichstag
La Reichstag en 1889
La Reichstag en 1889
parlamento
Reichstag
Komenco 1871
Fino 1918 vd
Lando(j) Germana Imperiestra Regno vd
vdr

La Reichstag ne havis formalan rajton nomumi aŭ elpostenigi registarojn, sed laŭ tiutempaj normoj ĝi estis konsiderata tre moderna kaj progresema parlamento. Ĉiuj germanaj viroj super 25 jaroj de aĝo estis elekteblaj por voĉdoni, kaj la membroj de la Reichstag estis elektitaj laŭ ĝenerala, universala kaj sekreta voĉdonado. Membroj estis elektitaj en unu-membraj voĉdonantejoj pere de majoritata voĉdonado. Se neniu kandidato ricevis majoritaton de voĉoj, dua elekto okazis. En 1871, la Reichstag konsistis el 382 membroj, sed el 1874 ĝi estis pliampleksigita al 397 membroj.[2]

La regotempo estis dekomence por tri jaroj, kaj en 1888 tio estis etendita al kvin jaroj. La Reichstag estis malfermita unufoje jare fare de la Imperiestro. Por dissolvi la parlamenton, estis postulita aprobo de la Imperia Konsilantaro kaj de la Imperiestro. Membroj de la parlamento ĝuis juran senpunecon kaj kompenson.

Notoj redakti

  1. Moonis Raza, Geographical Dictionary of the World in the Early 20th Century with Pronouncing Gazetteer (New Delhi, India: Concept Publishing Company, 1990, du vol.), p. 712.
  2. Deutscher Bundestag: Kaiserreich (1871 - 1918) (Germane) [1] Alirita la 5an de Majo 2018.

Eksteraj ligiloj redakti