Relikvujo de sankta Maŭro

nacia monumento

Relikvujo de sankta Maŭro estas signifa romanika memorindaĵo devenanta el la unua triono de la 13-a jarcento. Ĝi estas konsiderata kiel la dua plej valora movebla memorindaĵo en Ĉeĥio (post ĉeĥaj kronadjuveloj)[1] kaj entute la plej signifa romanika juvela memorindaĵo metita sur la ĉeĥa teritorio. La relikvujon la posedantoj de la kastelo kaj burgo en Bečov nad Teplou kaŝis en la jaro 1945 en burga kapelo. Ĝi estis trovita en la jaro 1985 kaj restaŭrigita, en la jaro 1995 proklamita kiel nacia kultura memeorindaĵo de Ĉeĥio. La relikvujo estas konsisto de daŭra ekspozicio en la proksima kastelo kaj ĝi estas daŭre ekspoziciata en la spacoj de blua manĝejo.

Fotografio de la relikvujo el ekspozicio en Rajdejo de Praga burgo en la jaro 2015

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Dokumenta filmo Hon na svatého Maura elsendata la 8. 10. 2006 de Česká televize

Eksteraj ligiloj redakti