Renáta Csay
Renáta Csay [ĉai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csay Renáta estis hungara kajakisto, mondĉampiono en maratona distanco. (Memoru: tiu branĉo ne partoprenas en Olimpikoj!)
Renáta Csay | |
---|---|
Renáta Csay | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de marto 1977 (47-jaraĝa) en Győr |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kajakisto |
Renáta Csay[1] naskiĝis la 21-an de marto 1977 en Győr.
Biografio redakti
Renáta Csay komencis kajakadi en sia naskiĝurbo. Ŝi estis hungara ĉampiono 35-foje inter 1998-2019 individue aŭ teame. Depost junularaj sukcesoj inter la plenkreskuloj ŝi estis en mondĉampionumoj la unua 20-foje inter 1999-2019 individue aŭ duope. Ŝi estis ankaŭ eŭropa ĉampiono 17-foje inter 1999-2021 same individue aŭ duope en maratonaj distancoj, krome dufoja eŭropa ĉampio en 2012 kaj 2013 individue en distanco 5000 m. Intertempe ŝi edziniĝis kaj naskis 2 gefilojn.
Memorigiloj redakti
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM2126784 hungarlingva datenaro de muzeo