René-François Dumas

René-François Dumas (naskiĝis la 14-an de decembro 1753 en Jussey, mortis la 28-an de julio 1794 en Parizo) estis franca advokato. Li estis kromnomita « Dumas le rouge » ( Dumas la ruĝa) pro la koloro de sia hararo. Li estis advokato en Lons-le-Saunier kiam franca Revolucio komencis. Li estis elektita kiel urbestro de tiu urbo la 20-an de majo 1791. Li iĝis vic-prezidento de la "tribunal révolutionnaire" en aŭgusto 1793, kaj prezidento de la 8-an de 1794, tri tagojn post la morto de Georges Danton kaj Camille Desmoulins.

René-François Dumas
Persona informo
NomoRené-François Dumas
Dato de naskiĝo14-a de decembro 1753
NaskiĝlokoJussey
Dato de morto28-a de julio 1794
MortolokoParizo
Mortokialosenkapigo [+]
Aĝo je morto40
Okupoj kaj profesioj
Okupoadvokato
Geografio
Ŝtatofranca
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li estis fama pro sia krueleco. Finfine, li estis kondamnita kaj mortis per gilotino ĉar li estis subtenanto de Robespiero.

Fontoj en la franca lingvo redakti

  • Marguerite Henry-Rosier, « Dumas-le-Rouge, président du Tribunal révolutionnaire, et la comtesse de Lauraguais », en Mémoires de l'Académie de Besançon, tome 172, 1958, paĝo86-94.
  • Georges Ponsot, « Quelques renseignements inédits sur Dumas-le-Rouge, président du Tribunal révolutionnaire de Paris (1757-1794) », en Bulletin de la Fédération des sociétés savantes de Franche-Comté, II, 1955, paĝo103-115.