René Artigues

franca esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

René Artigues (artíg'), (ps. ERA) (naskiĝis la 21-an de majo 1860 en Besançon, mortis en 1950) estis franca militkuracisto, esperantisto kaj membro de la Lingva Komitato.

René Artigues
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1860 (1860-05-21)
Morto 30-an de novembro 1949 (1949-11-30) (89-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 8160
vdr

Artigues estis konata precipe pro literaturaĵoj: La Marmalsano, La Filino de la Feinoj, La Filo de la Sorĉisto, La Maskito (en la periodaĵoj Lingvo Internacia [LI], La Revuo ktp.) kaj kritikaj saĝoplenaj flugfolioj (LI 1908-19l3). Lia rakonto La Filino de la Feinoj ricevis la unuan premion de la unua literatura konkurso de La Revuo (1907) kaj poste aperis en la kolekto Laŭroj (1908).

Artigues faris raporton pri pluraj Universalaj Kongresoj. Li estis agema propagandisto en medicinaj kaj ruĝ-krucaj medioj.

Ekde 1909 Artigues estis membro de la Lingva Komitato.

Verkoj redakti

  • La Filino de la Feinoj' (En: Laŭroj : kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de La Revuo; p. 1 - 8)
  • La Akademio ([Era]. - En: Literatura Almanako de Lingvo Internacia; p.[77] - 92 : multaj ilustr.)
  • ERA 1911 : Raporto pri la Sepa Kongreso de Esperantistoj (Antverpeno 1911) (en : Lingvo Internacia), 62 pĝoj

Eksteraj ligiloj redakti