René Ngongo
konga biologo kaj mediprotekta aktivulo
René Ngongo - naskiĝis la 1-an de oktobro 1961 en Goma - estas mediprotekta aktivulo en Demokratia Respubliko Kongo. En 2009 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.
René Ngongo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1961 (62-jaraĝa) en Goma |
Ŝtataneco | Respubliko Kongo • Demokratia Respubliko Kongo |
Alma mater | Universitato de Kisangani |
Okupo | |
Okupo | biologo • politikisto • mediprotektulo |
Eksteraj ligiloj redakti
- oficiala retejo de lia organizaĵo Cercle d'Art des Travailleurs de Plantation Congolaise (CATPC) (france kaj angle)
- prezento per la premia komisiono (angle)