Renaskiĝo (Katalunlingva literaturo)

(Alidirektita el Renaixença)

La Renaskiĝo estas kataluna kultura movado disvolviĝinta dum la 19-a jarcento. Ĝia nomo aperas de la deziro renaski la katalunan kiel literaturan kaj kulturan lingvon post jarcentoj da diglosio en rilato al la hispana (periodo, kiun oni kutime nomas Dekadenco. Ĝi estas paralela al aliaj similaj movadoj, kiel la galega Renaskiĝo.

Oni ofte konvencie fiksas ties ekon en 1833 per la apero de la poemo Oda a la pàtria (Odo al la patrujo) de Bonaventura Carles Aribau. Ĝiaj plej gravaj aŭtoroj estas Jacint Verdaguer kaj Joan Maragall kaj ŝlosilo de ties disvastigo estis la Floraj Ludoj.

La stilo de la Renaskiĝo estas proksima al la eŭropa Romantikismo, kun precipeco de la sentoj, la patriotisma ekzaltado kaj la historiaj temoj. La uzata lingvo miksas klerajn vortojn kaj neologismojn kun vortoj el la popola kulturo.