Bonaventura Carles Aribau

Bonaventura Carles Aribau i Farriols (Barcelono, 4-a de novembro de 1798 - 17-a de septembro de 1862) estis verkisto, politikisto kaj ekonomikisto hispana kaj kataluna, konsiderita iniciatanto de la katalunisma movado Renaixença.

Bonaventura Carles Aribau
"Bonaventura Carles Aribau” (1844), olepentraĵo fare de Joaquín Espalter y Rull (1809-1880), en la Reial Acadèmia Catalana de Belles Arts de Sant Jordi de Barcelono.
"Bonaventura Carles Aribau” (1844), olepentraĵo fare de Joaquín Espalter y Rull (1809-1880), en la Reial Acadèmia Catalana de Belles Arts de Sant Jordi de Barcelono.
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1798 (1798-11-04)
en Barcelono
Morto 27-an de septembro 1862 (1862-09-27) (63-jaraĝa)
en Barcelono
Tombo Poblenou Cemetery vd
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo ekonomikistoverkistoĵurnalistopolitikisto vd
Verkado
Verkoj Oda a la Pàtria vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis retorikon kaj poetikon en seminario, same kiel hidrostatikon, elektrostatikon kaj eksperimentan fizikon en la Junta de Comercio.[1]

Fondinto de la Sociedad Filosófica de Katalunio, li publikigis Ensayos (eseoj) en 1817. En 1820 aliĝiss al la liberala revolucio kaj kunlaboris en Diario Constitucional. Publikigis himnon titole Libertad libertad sacrosanta. Li estis sekretario de la municiparo Diputación de Lérida (1822 1823). Post la Liberala Jartrio, li rifuĝiĝis en Barcelono. Membro de la Acadèmia de les Bones Lletres el 1820, fondis kun Ramón López Soler la gazeton disvastigan de la literatura eŭropa etoso El Europeo en 1823. En 1826 li translokiĝis al Madrido por administri la negocojn de la Markizo Gaspar de Remisa al kiu li dediĉis en 1833 sian faman Oda a la Patria, nome lia majstroverko. Li laboris por gazetoj La nación, La España kaj El corresponsal, fondita en 1839 de Gaspar Remisa; en la du laste menciitaj li aperas kiel fondinto. En La Nación li redaktoris la sekcion pri ekonomiko. Li apogis kun la eldonisto Manuel Rivadeneyra, la Biblioteca de Autores Españoles. Li estis nomumita altrangan funkciulon pri trezoro (1847), pri doganoj (1850), pri mono (1852) kaj denove trezoro (1857).

Ĉefaj publikitaj verkoj redakti

  • Ensayos poéticos (1817)
  • Libertad, libertad sacrosanta, himno revolucionario (1820)
  • La libertad restaurada, kunlabore (1820).
  • A la señora Leticia Cortesi (1821).
  • Oda a la Patria (1833).
  • All'eximia artista cantante Manuela Oreira Lema de Vega, che dimorava nella casa contigua a quella dell'autore (1840)
  • A la virgen de los Dolores (1845)
  • A la Srta Maria Dolors de Belza

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti