Plumaro estas kaj la tavolo de plumoj kiu kovras birdojn kaj la bildo, koloroj kaj aranĝado de tiuj plumoj. Laŭ la diversaj kombinoj de tiuj faktoroj oni helpas la distribuadon de la birdoj en speciojn, genrojn ktp. Bildoj kaj koloroj de plumaro varias inter specioj kaj subspecioj kaj povas varii ankaŭ inter diferencaj aĝoj, klasoj, seksoj (seksa dimorfismo kaj sezono (ĉu reprodukta ĉu ne). Ene de iu specio povas esti ankaŭ nombro de diferencaj kolorformoj. Diferencojn en plumaro uzas ornitologoj kaj birdumantoj por distingi inter specioj kaj kolekti alian specifan informon pri specioj.

La diferencoj en plumaro ĉe Blua dikbekulo, el supre suben, inter reprodukta masklo (alternativa plumaro), nereprodukta masklo (baza plumaro), ino kaj rilata Indigo dikbekulo

La seksoj de la specioj ĉefe en la tropikaj regionoj estas samkoloraj kaj portas ofte dum la tuta jaro samriĉan plumaron. Ĉe la nordaj migrantoj (en norda hemisfero) la masklo ekster la kova tempo portas la saman koloron kiel la ino. Kiam en aŭtuno ili atingas la travintrajn regionojn en la sudo, la masklo ŝanĝas la kovovestaĵon kontraŭ la ripozvestaĵo. Antaŭ ol ili forlasas sian travintroregionon en la sudo kaj flugas al la nordo, ili denove surmetas sian kovovestaĵon, ĉar ili bezonos reklami teritoriojn kaj allogi inojn: tio okazas ĉefe en precizaj genro. Temas pri seksa duformismo, sed ĉiukaze estas esceptoj al tiu distribuado inter migrantaj kaj nemigrantaj specioj.

Eklipsa plumaro redakti

Multaj anasoj havas brilan, kolorplenan plumaron, montranta fortan seksan dimorfismon por allogi inon. Tamen ili plumoŝanĝas al senkolora plumaro for de la reprodukta sezono. Tiu ineca aspekto estas la eklipsa plumaroeklipsoplumaro. Kiam ili plumoŝanĝas al eklipsa plumaro, la anasoj iĝas senflugaj dum mallonga tempoperiodo. Kelkaj specioj de anasoj restas en eklipso dum unu al tri monatoj somere, dum aliaj retenas la kriptan plumaron ĝis la venonta printempo kiam ili entreprenas alian plumoŝanĝon por reveni al sia reprodukta plumaro. Kvankam tio okazas ĉefe ĉe la Anasedoj, ankaŭ aliaj kelkaj specioj (ekzemple la Bankiva koko) havas eklipsan plumaron.

Albinismo redakti

Vidu ankaŭ redakti