Retiro (Bonaero)

(Alidirektita el Retiro)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Retiro (Madrido) kaj Retiro (metroo de Madrido).

Retiro, antaŭe El Retiro, estas kvartalo de orienta Bonaero, Argentino. Estas limigita de la Avenuo Kordobo kaj la stratoj Cecilia Grierson, Uruguay, Montevideo kaj Calle 10, kaj de ls Rivero Plata. Limas kun la kvartaloj Puerto Madero sudoriente, San Nicolás sude, Recoleta okcidente kaj kun havena zono al nodoriente. Ĝi apartenas al la Komunumo 1 de Bonaero.

Retiro

emblemo

Kvartaloj de Bonaero
Administrado
Demografio
Loĝantaro 65 413  (2010) [+]
Loĝdenso 23 362 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 36′ S, 58° 23′ U (mapo)-34.594722222222-58.375833333333Koordinatoj: 34° 36′ S, 58° 23′ U (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 2,8 km² ( 280 ha) [+]
Retiro (urbo Bonaero)
Retiro (urbo Bonaero)
DEC
Retiro
Retiro
Situo de Retiro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Retiro, Buenos Aires [+]
vdr

La kvartalo enhvas zonon de oficejoj lima kun la areo konata kiel la City, financa centro de Bonaero, kaj alian klare loĝeja kun konstruaĵoj de alta kategorio ofte konsiderata parto de la neformala Norda Kvartalo. Krome ene de la formalaj limoj de Retiro troviĝas la Villa 31, unu de la plej grandaj nehomecaj setlejoj de Bonaero, etende ĉe terenoj kaj fervojaj kaj havenaj.

Retiro karacteriziĝas ankaŭ kiel nodo de transporto, kun tri fervojaj stacioj kaj alia de metroo kie kunvenas kelkaj linioj de fervojoj, busoj kaj simile. Proksime de la centro de transporto estas administra areo kie funkcias kelkaj justicaj dependaĵoj. La Placo San Martín estas unu el ĉefaj ĝardenaj spacoj kaj unu el plej tradiciaj de Bonaero.

La zono estis iam enirejo al Bonaero por milioneoj da enmigrintoj kiuj alvenis al la lando inter fino de la 19a jarcento kaj la Dua Mondmilito, loĝinte provizore en la Hotelo por Enmigrantoj kiu nune funkcias kiel muzeo.

34° 35′ 41″ S 58° 22′ 33″ U / 34.59472 °S, 58.37583 °U / -34.59472; -58.37583 (mapo)

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Barrio Norte Retiro Retiro en Buenos Aires Argentina Arkivigite je 2015-01-05 per la retarkivo Wayback Machine