Revilla Vallejera [reBIlja baljeĤEra] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudokcidento de la komarko Odra-Pisuerga.

Revilla Vallejera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34260
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 119  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 4° 8′ U (mapo)42.146944444444-4.1341666666667Koordinatoj: 42° 9′ N, 4° 8′ U (mapo) [+]
Alto 787 m [+]
Areo 27,46 km² (2 746 ha) [+]
Revilla Vallejera (Provinco Burgoso)
Revilla Vallejera (Provinco Burgoso)
DEC
Revilla Vallejera
Revilla Vallejera
Situo de Revilla Vallejera
Revilla Vallejera (Hispanio)
Revilla Vallejera (Hispanio)
DEC
Revilla Vallejera
Revilla Vallejera
Situo de Revilla Vallejera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Revilla Vallejera [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,46 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 101 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 48 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj etendiĝas el stepoj ĝis la rivero Arlanzón. La municipo enhavas la loĝlokojn Revilla (68 loĝ.) kaj Vizmalo (23 loĝ.) (INE 2008), krom la bienojn Finca Santa Rosalía kaj Vega Alegre, ambaŭ sen censita loĝantaro kaj apud la loĝloko Villodrigo de la provinco Palencio sur la fruktodona valo de la rivero Arlanzón. La municipa teritorio limas kun Villamedianilla, Vallejera, Los Balbases, Villaverde-Mogina, Castrojeriz, Villodrigo (Palencia), Palenzuela (Palencia) kaj Valles de Palenzuela.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Revilla Vallejera formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo. En la loĝloko Vizmalo estas bredejo de vagjuaj bovoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti