Irana revolucio
La Irana Revolucio okazis dum la jaroj 1978-1979, kaj ĝi portis al la kolapso de la Irana monarĥio regata de la ŝaho Reza Pahlavi, kaj al la kreado de Islama teokratia respubliko regita de la Ajatolo Ruhollah Ĥomejni. Ĝi estis evento kiu profunde ŝokis la mondon, kaj ĝi ŝanĝis la vizaĝon de la islama mondo por multaj jaroj.
La revolucio estis kaŭzita de la malpopulareco de la ŝaho, kiu regis Iranon jam de 1953. La ŝaho estis vidata de multaj irananoj kiel servisto de Usono kaj de la aliaj imperiismaj landoj, pro lia uzo de granda nombro de usonaj militaj konsilantoj, lia diplomatia proksimeco al usonaj pozicioj, kaj lia politiko de okcidentigo kaj laikigo de la lando, kiu kontrastis kun ĝia ŝijaisma islama tradicio. Plue, lia registaro estis vidata kiel elitisma kaj korupciita, kaj aŭtoritarisma. Estis ĝenerala sento ke la mono, kiu devenis el vendado de nafto al aliaj landoj ne estis uzita por la bono de la plej multo de la popolo.
La revolucio mem estis farita de koalicio de islamaj, liberalaj kaj maldekstraj fortoj. La manifestacioj kontraŭ la registaro komenciĝis en januaro de 1978, kaj sekvis monatoj de malstabileco kaj perforto. Unu de la plej popularaj subtenantoj de la ribeloj estis la ajatolo (ŝijaisma religia gvidanto) Ruhollah Ĥomeini, kiu vivis en ekzilo en Irako. En septembro, la iraka registaro forpelis lin pro premoj de la Irana registaro, kaj li fuĝis al Parizo, de kie li daŭre incitis la ribelantojn. En oktobro ĝenerala striko preskaŭ paralizigis la ekonomion, kaj la 2-an de decembro, du milionoj da homoj kolektiĝis en Teherano por postuli la revenon de Khomeini kaj la finon de la regado de la Ŝaho.
Finfine, la 16-an de januaro, la ŝaho Pahlavi kaj la imperiestrino forlasis Iranon, pro la peto de la ĉef-ministro Bakhtiar, kiu mem estis membro de la opozicio. Bakhtiar tuj disigis la fi-faman sekurec-servon Savak, liberigis politikajn malliberulojn, ordonis ke la armeo permesu manifestaciojn, promesis liberajn elektojn, kaj invitis Khomeini reveni al Irano. Khomeini revenis al Irano la 1-an de februaro 1979, kaj pluraj milionoj da irananoj venis por saluti lin ĉe lia alveno. Khomeini tuj diris ke li ne rekonas la registaron de Bhaktiar, kaj kreis propran registaron. Post kelkaj tagoj de batalado inter la du flankoj, la 11-an de septembro la revoluciuloj gainis, kaj transprenis ĉiujn registarajn konstruaĵojn. Nuntempe, la 11-an de februaro estas nacia festo en Irano. En marto, oni tenis nacian referendumon por decidi ĉu Irano iĝu "Islama Respubliko". 98% de la voĉdonantoj voĉdonis favore. La proporcio de voĉdonantoj estis granda, kvankvam kelkaj komunismaj kaj liberalaj grupoj bojkotis la referendumon. En oktobro la ŝaho iris al Usono por ricevi kuracadon por lia kancero. Estis multe da kolero en Irano pro tio, kaj la 4-n de novembro grupo da Iranaj studentoj, kiuj subtenis Khomeini okupis la Usonan ambasadejon kaj prenis 52 ostaĝojn inter la Usonanoj, kiuj laboris tie. Khomeini oficiale subtenis la agon de la studentoj. La Ŝaho mortis malpli ol unu jaron poste, sed la okupo de la ambasadejo daŭris. La ostaĝoj estis liberigitaj nur post 444 tagoj de mallibereco.
Tre rapide, la nova teokratia registaro subpremis iun ajn opozicion. Kelkaj komunismaj kaj federalismaj grupoj ribelis en partoj de Irano, kaj batalis kontraŭ la registaraj trupoj. Revuoj kaj organizaĵoj, kiuj kontraŭis Khomeini estis fermitaj. En marto 1980 komenciĝis tiel-nomata "Kultura Revolucio", dum kiu en la universitatoj oni maldungis homojn konsideratajn tro okcident-orientitaj aŭ ne-islamaj. La socio estis profunde transformita de la nova registaro, kiu postulis ke virinoj ĉiam portu vualon publike, kaj kreis novajn leĝojn bazitajn sur la Ŝario (islama juro), laŭ kiuj oni devis detranĉi la manon de ŝtelistoj, puni seksajn rilatojn ekster la ge-edziĝo, kaj simile.
La revolucio produktis entuziasmon kaj timon en la resto de la mondo. En la islama mondo, la revolucio estis vidata de multaj ordinaraj homoj, kiel signo de islama renaskiĝo kaj kiel inspiro en la batalo kontraŭ okcidenta influo kaj aŭtoritarismaj registaroj. En la okcidenta mondo, multaj homoj vidis ĝin kiel maltrankviliga signo de religia fanatismo kaj malstabileco. Tamen, ĝi kuraĝigis intereson pri islamo kaj portis al la atento de la mondo la gravecon kaj la influon de la islama religio super la politiko de islamaj landoj.
La tensio en Irano restis, ĉar jam la 22-an de septembro 1980 la armeo de Irako atakis Iranon kaj komenciĝis la Iran-Iraka Milito, en kiu al Irano tre mankis soldatoj, tiel ke fine multaj infanoj soldatiĝis.