Rezső (Rudolf) Bauer (naskiĝis la 2-an de januaro 1879 en Budapeŝto; mortis la 9-an de novembro 1932 en Sósér, nun parto de la vilaĝo Dunatetétlen) estis hungara atleto. En la olimpikaj dokumentoj la ĉiam notiĝis je la neformala nomo Rudolf Bauer, kvankam li fakte plennome nomiĝis Rezső Ignác Boldizsár Bauer.

Rezső Bauer
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1879 (1879-01-02)
en Budapeŝto
Morto 9-an de novembro 1932 (1932-11-09) (53-jaraĝa)
en Dunatetétlen
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo atleto
vdr
en tiu ĉi portreto li aspektas signife pli juna ol en la bildo dekstre, kvankam ambaŭ fotoj fariĝis en 1900

Lia plej granda sukceso estis gajni la oran medalon en la diskoĵeto ĉe la Somera Olimpiko 1900 en Parizo, estante 21-jara. La venka distanco estis 36,04 metroj, nova olimpika rekordo.

Ke tiuj spektantoj kiuj venis rigardi en Parizo la ludojn, tie estis je propra danĝero, klaris plej laste tiam, kiam ĉiuj tri diskoj de la ĉampiono finis en publiko.

Vidu ankaŭ redakti

 
Rezső Bauer dum diskoĵeto en la olimpiko