Riaguas de San Bartolomé

Riaguas de San Bartolomé [riAgŭas desanbartoloME] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, proksime al la provinco Sorio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Riaza. La loknomo Riaguas de San Bartolomé estas komprenebla etimologie kiel Rivero de Akvoj de Sankta Bartolomeo.

Riaguas de San Bartolomé
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40529
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 26′ N, 3° 29′ U (mapo)41.426666666667-3.4897222222222Koordinatoj: 41° 26′ N, 3° 29′ U (mapo) [+]
Alto 929 m [+]
Areo 11,65 km² (1 165 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Riaguas de San Bartolomé (Provinco Segovio)
Riaguas de San Bartolomé (Provinco Segovio)
DEC
Riaguas de San Bartolomé
Riaguas de San Bartolomé
Situo de Riaguas de San Bartolomé
Riaguas de San Bartolomé (Hispanio)
Riaguas de San Bartolomé (Hispanio)
DEC
Riaguas de San Bartolomé
Riaguas de San Bartolomé
Situo de Riaguas de San Bartolomé

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Riaguas de San Bartolomé [+]
vdr
Riaguas de San Bartolomé en la provinco Segovio.
preĝejo de Sankta Bartolomeo.

Geografio redakti

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 11,65 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 26 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 42 el jaro 1991.

Ĝi distas 88 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Alconada de Maderuelo, Languilla, Campo de San Pedro, Fresno de Cantespino kaj Corral de Ayllón.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Comunidad de villa y tierra de Maderuelo.

Ĝi nomiĝis Río Daguas en la 12-a jarcento, kaj en 1643 ĝi akiris la titolon de villa kun propra juridiskcio pri sia municipa teritorio. En 1845 oni citis por la unua fojo "de San Bartolomé".

Ene de la municipo ekzistis la loĝloko Briongos (41º26' Norde - 3º29' Okcidente), kie estis restaĵoj de romia loĝado (1-a ĝis 3-a jarcentoj p.K.).

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Bartolomeo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti