Ribas de Campos [RIbas deKAMpos] estas municipo en la sudocentro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Ribas de Campos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34411
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 153  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 4° 31′ U (mapo)42.153888888889-4.5166666666667Koordinatoj: 42° 9′ N, 4° 31′ U (mapo) [+]
Alto 760 m [+]
Areo 15,49 km² (1 549 ha) [+]
Ribas de Campos (Provinco Palencio)
Ribas de Campos (Provinco Palencio)
DEC
Ribas de Campos
Ribas de Campos
Situo de Ribas de Campos
Ribas de Campos (Hispanio)
Ribas de Campos (Hispanio)
DEC
Ribas de Campos
Ribas de Campos
Situo de Ribas de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ribas de Campos [+]
vdr

Geografio redakti

 
Monaĥejo de Santa Cruz de la Zarza.
 
Enirejo en la monaĥejo.
 
Kapitelo kun militistoj en la monaĥejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 137 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 350 loĝantojn el la jaro 1960. Ĝi distas 19 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas trapasata de la Kanalo de Kastilio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La Monaĥejo de Santa Cruz de Ribas estis fondita en la 12-a jarcento fare de la reĝo Alfonso la 8-a kaj okupita de monaĥoj premostrataj en 1176, kaj estas elstata ekzemplo de la paso de la malfruromaniko al la palencia gotiko. Spite deklaron kiel Histori-Arta Monumento en 1931 aktuala stato de abandono rezultis en ties inkludo en la Ruĝa Listo de Endanĝerigita Heredo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Marteno, la Monaĥejo de Santa Cruz de Ribas ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti