Ribinska Rezervujo
Ribinska Rezervujo aŭ Rybinska Rezervujo aŭ Ribinskoje-Rezervujo aŭ Rybinskoje-Rezervujo (ruse Рыбинское водохранилище), ankaŭ neformale nomata kiel Ribinska Maro, estas vasta akva rezervujo sur rivero Volgo kaj ĝiaj alfluantoj riveroj Ŝeksna kaj Mologa, situanta sur teritorioj de Tvera provinco, Vologda provinco kaj Jaroslavla provinco. En 2006, ĝi estas 8-a en la mondo kaj dua en Eŭropo per surfaca areo. Je la tempo de ĝia konstruado, ĝi estis la plej granda artefarita lago sur Tero. Ĝi estas la plej norda punkto de rivero Volgo. La Volgo-Balta Akvovojo startas de tie. La ĉefa havenoj estas Ĉerepovec en Vologda provinco kaj Vesjegonsk en Tvera provinco.
Ribinska Rezervujo | ||
---|---|---|
baraĵlago | ||
Speco de la lago | Akvoelektra rezervujo | |
Ĉefaj fontoj | Riveroj Volgo, Ŝeksna, Mologa | |
Setlejoj | Ĉerepovec Vesjegonsk | |
Landoj de la baseno | Rusio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 58° 23′ N, 38° 25′ O (mapo)58.37538.417777777778102.4Koordinatoj: 58° 23′ N, 38° 25′ O (mapo) | |
Supermara alteco | 102,4 m | |
Surfaca areo | 4,580 km² (la 8-a plej granda) | |
Maksimuma longo | 130 km | |
Maksimuma larĝo | 60 km | |
Akva volumeno | 25,4 m³ | |
Maksimuma profundo | 28 m | |
Averaĝa profundo | 5,6 m | |
La konstruado de akvobaraĵo ĉe Ribinsk startis en 1935. La akvigo de la rezervujo startis en la 14-a de aprilo de 1941, kaj daŭris ĝis 1947. 150000 homoj estis transloĝigitaj aliloke, kaj la historia urbo Mologa en Jaroslavla provinco kune kun 663 vilaĝoj estis plene subakvigitaj.
Eksteraj ligiloj
redakti- Rusia Atlantido: Kio kuŝas sub la Ribinska Maro Arkivigite je 2008-04-11 per la retarkivo Wayback Machine (en la rusa)
- retejo de Monaĥejo Leuŝino kiu nun estas sub akvoj de la Ribinska Maro (en la rusa)