Mologa (rivero)

rivero en la Eŭropa parto de Rusio, en la Tvera, Novgoroda kaj Vologda provincoj

Mologa (ruse Молога) estas rivero en la Eŭropa parto de Rusio, en la Tvera, Novgoroda kaj Vologda provincoj. La rivera longo nun estas 456 km, sed antaŭ la apero de la Ribinska Rezervujo la longo estis 607 km. Mologa apartenas al la baseno de Volgo.

Mologa
ruse: Молога
rivero
Mologa en la Vologda provinco
Lando Rusio Rusio
Regionoj Tvera provinco, Novgoroda provinco, Vologda provinco
Urboj
Fontrivero
 - situo Marĉo okcidente de la vilaĝo Kluĉevaja, Tvera provinco
 - koordinatoj 57° 38′ 01″ N 36° 03′ 08″ O / 57.63361 °N, 36.05222 °O / 57.63361; 36.05222 (mapo)
Enfluejo Ribinska Rezervujo
 - situo apud la urbo Vesjegonsk
Vologda provinco
 - koordinatoj 58° 49′ 06″ N 37° 11′ 34″ O / 58.81833 °N, 37.19278 °O / 58.81833; 37.19278 (mapo)
Longo 456 km (283 mi)
Akvokolektejo 29 700 km² (2 970 000 ha)
Trafluo enfluejo
 - mezproksima 237 /s
Vikimedia Komunejo: Mologa River
Map

Geografio redakti

 
Mologa ĉe la urbo Pestovo

La rivero elfluas el marĉo okcidente de la vilaĝo Kluĉevaja en la distrikto de Maksatiĥa en la Tvera provinco. Sur la rivero situas la urboj Beĵeck, Ustjuĵna kaj Pestovo. Ĝis kiam oni konstruis digon sur la Volgo, kreinte la Ribinskan rezervujon, kaj la malsupra parto de la rivero Mologa fariĝis ĝian golfon, la urbo Vesjegonsk ankaŭ situis sur la Mologa. Krom tio, tiam ĉe la enfluejo la rivero Mologa en Volgo situis la samnoma urbo Mologa, kiu nun estas tute droninta en la rezervujo.[1][2]

Mologa estas la ebena rivero, navigebla ekde Pestovo ĝis la enfluejo. La rivero apartenas al la Tiĥvina akva sistemo, konstruita en la 19-a jarcento, per kiu laŭ riveroj kaj kanaloj oni povas navigi el Volgo al Neva kaj al la Balta maro.[1]

La rivero kovriĝas per glacio ekde la fino de novembro ĝis aprilo aŭ la komenco de majo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Н.И. Алексеевский, К.Ф. Ретеюм, la artikolo Молога en la reta scienc-populariga enciklopedio “Akvo de Rusio” (ruse).
  2. Mologa en la ŝtata akveja registro de Rusia Federacio  (ruse).