Rigida korpo
Rigida korpo estas fizika sistemo el rigide kunligitaj masopunktoj. Pro la rigida kunligo la distanco inter punktoj de iu ajn paro de la sistemo tute ne ŝanĝiĝas dum la tempo.


Se oni prenas la punktojn kaj apartenantaj al la rigida korpo kaj ilia distanco estas , la rigideco de la kunligo matematike signifas ke validas ĉiam, ekzemple en karteziaj koordinatoj:
La grandeco kaj la formo de rigida korpo tute ne ŝanĝiĝas kiam fortoj agas sur ĝi. La korpo povas nek deformiĝi nek tordiĝi nek fleksiĝi nek interne oscili.
La rigida korpo estas idealaĵo kiu ne reale ekzistas, sed ĝi estas ofte supozita por faciligi la solvon de fizikaj kaj teknikaj problemoj.