Rilata datumbazo

cifereca datenbanko organizita laŭ la rilatmodelo
(Alidirektita el Rilata datenbanko)

Rilata datumbazo estas datumbazo, kies strukturo baziĝas sur la rilata modelo, ĝi do konsistas el datumaj opoj, kiuj esprimas rilatojn inter la datumoj. Ekzemple la rilato "persono" povus enhavi la kampojn "nomo", "naskiĝdato" kaj "profesio". La fakto, ke la nomo "Zamenhof" kaj la profesio "kuracisto" estas en la sama opo, signifas, ke tiu Zamenhof estas kuracisto.

Ĝenerala Strukturo de Rilata datumbazo

La rilata modelo estis unue proponita de Edgar Frank Codd en 1970. Kvankam ĝi havas ankaŭ malavantaĝojn, ĝi estas ekstreme sukcesa. En 1985 Codd publikigis siajn 12 regulojn pri rilataj datumbazoj.

Por pridemandi kaj manipuli rilatan datumbazon ekzistas lingvo SQL, kiu estas parte normigita; la produktantoj de datenbazaj sistemoj tamen ŝatas aldoni siajn specialaĵojn.

Vidu ankaŭ redakti