Ringeto estas disko kun truo en la mezo kiun oni metas sub boltoboltingo.

Ringetoj kun bolto kaj boltingo
Ringetoj haveblas en diversaj mezuroj kaj specoj

La ringeto plej ofte estas farita el zinkizita ŝtalo, el rustimuna ŝtalo aŭ el plasto, sed ankaŭ ekzistas ringetoj el nikelizita latuno kaj fosforbronzo.

Ĝi povas servi por variaj celoj:

  • disvastiĝo de la premforto sur ligaĵo super pli granda surfaco.
  • fermo de la ligaĵo por preventi ke likvo trafluas.
  • protekto de la fiksota objekto kontraŭ damaĝo.
  • prevento ke boltingo aŭ bolto malfiksiĝas pro tremado.

Vidu ankaŭ redakti