Sekurigaj elastaj ringoj sekurigas la elementojn de maŝino kontraŭ laŭaksa ŝovo.

Sekuriga ringo

Ili estas aŭ sekurigaj drataj ringoj produktataj el ŝtala drato de ronda (cirkla) aŭ kvadrata (profilo) aŭ sekurigaj ringoj formitaj (t.n. sekurigiloj de Seeger), produktataj el ŝtala lado.

Ĉiuj sekurigaj ringoj estas aŭ eksteraj, risortantaj al la centro, oni ilin surmetas el ekstero en kaneleton de pivoto, ŝafto k.s. aŭ internaj, risortantaj el centro, oni ilin enmetas en kavon kun entranĉita kanaleto.

La kaneloj por sekurigaj ringoj malgrandigas la firmecon de maŝinelementoj. Ĉe elementoj el malpezaj alojoj oni duobligas la kanalet-distancon disde randoj rilate al distancoj ĉe la ŝtalaj elementoj.

Vidu ankaŭ redakti