Riparado estas la tasko aŭ laboro farita por ŝanĝi la staton de objekto por plibonigi ties utilon. Ĝi estas parto de la metioj necesaj por bontenado.

Riparado de ŝoseo.

Laŭ PIV ripari estas Remeti en la antaŭan staton de bona funkciado, anstataŭigante aŭ plifortikigante difektitajn pecojn ks.[1]

Laŭ Francisko Azorín ripari estas Rebonigi malbonstatan konstruaĵon, konstruelementon, k. c.[2] Li indikas etimologion el la latina reparare, el re + parare (ree prepari, ree novigi).[3]

Notoj redakti

  1. NPIV [1] Alirita la 11an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 178.
  3. Azorín, samloke.