Riva Trigoso estas aparta kvartalo kun 3.863 loĝantoj de la komunumo Sestri Levante, en la Golfo de Tigulio.

Riva Trigoso
kvartalo de la komunumo Sestri Levante (Italio)
Panoramo de la kvartalo. Sur la fono la ŝipkonstruejo de Fincantieri
Lando Italio
Regiono Ligurio
Municipo Sestri Levante
Poŝtkodo 16039
Vikimedia Komunejo: Riviera Ligure di Levante

Geografio redakti

 
La plaĝo kun la marroko nomita en la ligura "Asseu"

Orienta parto de la komunumo Sestri Levante, la urbeto konsistas el du partoj: Trigoso, la plej antikva, sur la monteto, kaj Riva, (kiu signifas marbordo) ĉe la mara golfeto kiu estas limigita inter du promontoroj: punta Manara okcidente, malantaŭ kiu estas Sestri Levante, kaj 'punta Baffe' oriente, malantaŭ kiu estas Moneglia. La du toponimoj, Riva kaj Trigoso, estis konsideritaj kune unuafoje en 1874, kiam kreiĝis la fervoja stacidomo "Riva-Trigoso".

En la centro de la golfo alfluas la torento Petronio, kiu dividas Riva en du partoj, okcidenta kaj orienta. La okcidenta parto aspektas kiel tipa kaj antikva vilaĝo de liguriaj fiŝistoj sed, en la lastaj jaroj, ĝi renoviĝis pro la malfermo de turismaj struktutoj kaj senpagaj plaĝoj. La orienta parto, havas domojn konstruitaj ĉefe en la dudeka jarcento kaj enhavas la ŝipkonstruejo de Fincantieri sed ankaŭ la ĉefaj organizitaj plaĝoj. Ambaŭ havas ĉe la marbordo promenejojn kaj larĝaj sablaj plaĝoj (ĉirkaŭ 1,2 km totale de longeco de la ondozono).

Ankoraŭ pli oriente, preteirante la ŝipkonstruejo estas la areo nomita Borgo Renà; tie estas alia plaĝo pli malgranda kaj la marroko 'Asseu', ankaŭ multe vizititaj de la turistoj.