Fincantieri

vikimedia kategorio

La firmao Fincantieri (plena nomo Fincantieri – Cantieri Navali Italiani S.p.A.) estas granda ŝipfarejo en la urbo Triesto de Italio, fakte la plej granda ŝipkonstrua entrepreno en Italio kaj tuta Eŭropo.

Fincantieri
Fincantieri
negoco • entrepreno • ŝipfarejopublika kompanio vd
Dum 1959 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Cantieri Aeronautici e Navali Triestini
Jura formo akcia kompanio laŭ itala juro (Società per Azioni)
Fondita en 1959
Sidejo Triesto
Lando Italio
Dungitoj 20 019 (stato de 2015)
Spezosumo 4,2 miliardoj da Eŭroj (stato de 2015)
Agokampo ŝipfarejo
ISIN-kodo IT0001415246
TTT www.fincantieri.it
vdr

Historio redakti

La firmao fonsiĝis en 1959 en Romo kiel ŝtata tegmenta societo ("holdingo"), al kiu apartenis ok entreprenoj, kiuj okupiĝis pri ŝipfarado, ŝipriparado kaj la konstruo de ŝipmotoroj. En 1984 tiuj entreprenoj kaj la supera tegmenta societo ŝanĝiĝis al unu ŝipkonstrua konzerno, kiu plutenas la tradicion de la malnovaj italiaj ŝipfarejoj. La konzerna centralo nun estas en Triesto.

En januaro 2013 transpreniĝis dek pliaj ŝipfarejoj de la norvegia firmao Vard AS: La konzerno Fincanteri per tio preskaŭ duobligis sian nombron de dungitoj kaj sian jaran spezosumon.

Agoterenoj redakti

La konzerno en la lastaj jaroj sukcesis, sukcese alfronti la fortan malaltprezan konkurencon de multaj precipe orientaziaj ŝipfarejoj. Bazo de la strategio estas la koncentriĝo pri grandaj, altkvalitaj kaj luksaj krozŝipoj. En tiu komerca agotereno ĝi estas unu el la tutmonde gvidaj entreprenoj. La konzerno dividiĝas en kvin sekciojn:

Al tio kompreneble aldoniĝas la 10 aldonaj ŝipfarejoj en Norvegio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti