Costa Pacifica
Costa Pacifica estas krozoŝipo de la itala krozfirmao Costa Crociere kaj de la krozŝipa klaso Concordia. Ĝi estis liverita al Costa Crociere la 29-an de majo 2009[1]. Ĝiaj fratinaj ŝipoj, nome la Costa Concordia kaj Costa Serena, komencis servon respektive en 2006 kaj 2007, dum la Costa Favolosa estis inaŭgurita en 2011. Surmarigota restas la Costa Fascinosa por la jaro 2012.
Costa Pacifica | |
---|---|
Bazaj indikoj | |
Tipo: | Krozoŝipo |
Klaso: | Concordia |
Posedanto: | Costa Crociere |
Hejma haveno: | Ĝenovo (Italio) |
Numero de korpo: | 9378498 |
Mendita: | 14-a de oktobro 2005 |
Surigita sur akvon: | 30-a de junio 2008 |
Donita en servon: | 6-an de junio 2009 |
Sorto: | |
Teknikaj datenoj | |
Tonelo de ŝipo (BRT): | 114 500 |
Longo: | 290,2 m. |
Larĝo: | 36 m. |
Inter la surŝipaj instalaĵoj estas la banuja komplekso Samsara Spa kaj la videoludejo Playstation World, kiu proponas ludkonzolojn PlayStation 3.
Referencoj
redakti- ↑ Today Marks the Delivery Costa Pacifica the Ship of Music Press Release. Fincantieri. 29-a de majo 2009.