Rivas estas vilaĝo en la municipo Ejea de los Caballeros, kaj apartenas al la komarko Cinco Villas, en provinco Zaragozo de la hispana regiono Aragono.

Rivas
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 1° 8′ U (mapo)42.168362-1.133766Koordinatoj: 42° 10′ N, 1° 8′ U (mapo) [+]
Rivas (Provinco Zaragozo)
Rivas (Provinco Zaragozo)
DEC
Rivas
Rivas
Situo de Rivas
Rivas (Hispanio)
Rivas (Hispanio)
DEC
Rivas
Rivas
Situo de Rivas

Map

vdr

Geografio redakti

Rivas estas je 351 m sur la marnivelo kaj havas areon de proksimume 18 kvadrataj kilometroj. Tie loĝas 444 homoj (1999), kaj ĝia distanco al Zaragozo estas 80 km. [1]

Demografio redakti

Inter la jaroj 2000 kaj 2018, la nombro da loĝantoj en Rivas suferis evidentajn ŝanĝojn: malkresko de 443 (2000) al 412 (2005), nova kresko ĝis 460 (2012), denove malkresko ĝis 417 (2016) kaj nova kresko ĝis 431 (2018). [2]

Historio redakti

Oni konas Rivas kiel la plej malnova kvartalo de tiu ĉi loko. Ŝajne, Rivas estis urbeto kreita de ĉiuj, kiuj provis komenci vivon ĉirkaŭ Ejea, dum la kristana konkero de tiu ĉi urbo en la jaro 1105. [3] En 1106 sinjoro López López estis nomumita respondeculo de la loko. Dokumente en la jaro 1110 estis unuafoje menciita la turo de "Arripas", vorto uzata en la mezepoka aragona lingvo por nomi la nunan lokon Rivas. Rivas, situanta for 4 kilometroj de Ejea, estis origine unu el la defendaj turoj de la islama urbo Siya (nuntempa Ejea) por defendi sin kontraŭ kristanaj atakoj. [4]

Estas dokumentoj el la jaro 1399, en kiuj Rivas jam estas nomita kiel kvartalo de Ejea. La historio de Rivas estas ligita al Ejea. La ekonomia eksplodo, kiu komenciĝis en la 12-a jarcento, transformiĝis dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj en situacion de longedaŭra stagnado kaj krizo. [4]

De la 16-a ĝis la 18-a jarcento, la ĉefa ekonomia agado estis agrikulturo, kun nur malmulte da efiko de aliaj metiaj aŭ komercaj agadoj. En 1872, en loko, kie jam ekzistis natura lageto, oni konstruis la diglagon "San Bartolomé" por profitigi la ĉirkaŭan teron per akvo, por kultivi. Rivas estis kaj daŭre estas hodiaŭ, unu el la loĝlokoj profitantaj de tiu ĉi konstruo. [4]

Monumentoj redakti

  • Paroĥa preĝejo konstruita en la 13-a jarcento, dediĉita al "Arcángel San Miguel" (Sankta Mikaelo la Ĉefanĝelo).:
Origine ĝi estis romanika preĝejo kun plano formata de ununura navo, kun duonronda absido. La malnova romanika pordego, sur la suda flanko de la nura konservita origina sekcio, ne estas videbla de ekstere, ĉar ĝi estas kaŝita de unu el la flankaj kapeloj en la reformo de la 16-a jarcento. [3]
La kvadratforma sonorilturo elstaras en alteco, kun la supra parto el briko. Kruco estis metita sur ĝin. [5]

Estas menciinde redakti

Corpus Christi. Dum tiu tago "los quintos" (junuloj, kiuj faras 18 jarojn) faras kvarbastonan florarkon, kiu poste estas ornamita per flortapiŝo farita de la virina asocio. [6]

Festoj redakti

  • "San Vitorián" (San Beturián en la aragona). Omaĝe al Sankta Vitoriano. La ĉefa tago estas la unuan ĵaŭdon de januaro, kaj la festoj komenciĝas la antaŭan merkredon nokte kaj finiĝas dimanĉe. [6]
  • La festoj grandaj oni celebras ĝenerale la lastaj kvin tagoj de la lasta semajno de aŭgusto, kaj ankaŭ ili komenciĝas la antaŭan merkredon nokte kaj finiĝas dimanĉe. Ili estas dediĉitaj al "Nia Sinjorino, la Virgulino de la Anĝeloj".
  • En la tagoj de San Isidro (la 15-an de majo) kaj San Miguel (la 29-an de septembro) oni celebras grandan popularan manĝon en la placo de Rivas.

Diversaj asocioj redakti

  • Distra Kultura Asocio "San Miguel" (Sankta Mikaelo) [7]
  • Muzika Asocio "La Armónica"
  • Rivas Football Sports Group (AD Rivas)
  • Rivas Junulara Amikeca Klubo
  • Virina Asocio "Nuestra Señora de los Ángeles" (Nia Sinjorino de la Anĝeloj)
  • San Vitoriana Kvartala Asocio

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti