La rivero Futaleufú (konata ankaŭ kiel Grande -granda-) estas rivero, nutrita de lagoj de la Nacia Parko Los Alerces en la provinco Ĉubutio, Argentino, trapasas la montaro de Andoj al Ĉilio kaj elfluas en la lago Yelcho.

Rivero Futaleufú
La rivero Futaleufú iomete supre de la ĉilia limo
rivero
Bazaj informoj
Situo Argentino kaj Ĉilio
Longeco 246 km
Fluo
Fonto Nacia Parko Los Alerces en la provinco Ĉubutio
Geografio
Alfluantoj
- Maldekstraj Rivero Percey
vdr

La baseno, ene de Argentino, havas areon de 6788 km².

Toponimio redakti

Futaleufú en Mapuĉa lingvo signifas Granda Rivero (Futa - Lewfü).

La rivero nomigas diversajn geografiajn instancojn kiaj tiuj de la Departemento Futaleufú de la provinco Ĉubutio, en Argentino, kaj de la ĉilia komunumo Futaleufú situanta en la 10a Regiono de Los Lagos, en la Provinco Palena.