Rivero Paz


La Rivero Paz (Paco) naskiĝas en la montoj de Quezada [keZAda], departamento de Jutiapa, Gvatemalo.

Rivero Paz

Ĝi estas 134 km longa kaj utilas kiel landlimo inter Salvadoro kaj Gvatemalo ekde ĝis kunfluo kun Ĉalĉuapa ĝis ĝia marenfluo en la Pacifikon je 16 km sudoriente de San Francisco Ménedez, Ahuachapán. La baseno de la rivero Paz havas surfacon de 1,732 km² en Gvatemalo.[1]

En diversaj lokoj de ĝia fluo la rivero proponas putojn kaj trankvilejojn taŭgajn por somerripozado, ĉefe ĉe la sablobenko de sia marenfluo, ĉe kiu okcidente kaj je 4 km troviĝas la sablobenko Garita Palmera.

Konata bordo estas ankaŭ tiu kiu estas proksime de la landlimo Las Chinamas en la urbo de Ahuachapán.

Referencoj redakti

  1. http://www.insivumeh.gob.gt/hidrologia/rios%20de%20guate.htm , Principales ríos de Guatemala INSIVUMEH