Por la vilaĝo de la provinco Granado vidu la artikolon Zújar.

Rivero Zújar
rivero
Bazaj informoj
Longeco 214 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Badaĥozo
vdr
Ponto super la rivero Zújar.

La rivero Zújar [zUĥar] estas rivero de Hispanio, la plej akvohava alfluanto de la rivero Gvadiano maldekstre. Ĝi estas 214 km longa kaj havas basenon de 8.508 km². Naskiĝas en la monteto de La Calaveruela, ĉe Fuente Obejuna, en la Provinco de Córdoba kaj trafluas la nordokcidentan zonon de la provinco de Córdoba, tiel kiel la komarkoj de la Campiña Sur kaj de La Serena, ambaŭ en Ekstremaduro, ĝis sia enfluo en Villanueva de la Serena. Ĝiaj ĉefaj alfluantoj estas la riveroj Guadamatilla, Guadalmez, Esteras kaj Guadalemar, dekstre; kaj Guadalefra, maldekstre.

Geografio redakti

Naskiĝo redakti

La rivero Zújar naskiĝas en la provinco de Córdoba, ĉe Fuente Obejuna, en la Fonto de la Santanilla situa en la loko de La Calaveruela (733 msmn). La fonto situas je la deklivo de la Monteto de La Calaveruela, ene de la municipa teritorio de La Coronada, domaro apartenanta al Municipo de Fuente Ovejuna.

La unuaj 4 km de la rivero trafluas en la provinco de Córdoba, kaj post tio, en la loko konata de la lokanoj kiel Huerta del Zújar, iĝas provinca limo inter Kordovo (Andaluzio) kaj Badajoz (Ekstremaduro), ĝis sia enfluo en la Akvorezervujo de La Serena.

Trafluo redakti

Post la naskiĝo la rivero iras al nordo kaj limas inter la provinco de Córdoba kaj tiu de Badajoz. Ĝi ricevas dekstre la alfluon de la rivero Guadalmez, ĉe Cabeza del Buey, turnas ĝin al nordokcidento, kaj iĝas la fino de la Akvorezervejo de La Serena. Post la Akvorezervujo de Zújar, trafluas ankoraŭ kelkajn kilometrojn al okcidento kaj enfluas en la rivero Gvadiano ĉe Villanueva de la Serena (Badajoz).

Akvorezervujoj redakti

Kun pluvokvanto neregula, la rivero Zújar estas regulita de du apudegaj akvorezervujoj. En 1964 oni konstruis la Akvorezervujon nomata Zújar, ene de la Plan Badajoz kiu donis al la baseno de la rivero Gvadiano kun abundaj resursoj por ties profito por irigacio kaj produktado de elektra energio. Post pli da 20 jaroj kaj sur la fino de la jam konstruita akvorezervujo, oni komencis en 1986 konstrui novan akvorezervujon super la rivero Zújar. La konstruado finis en 1990. Tiu nova akvorezervujo, nomata Akvorezervejo de La Serena estas la plej granda akvorezervujo de Hispanio, kaj estas unu el la plej grandaj de Eŭropo, enhavanta internan amron de ĝis 13.000 ha.

Eksteraj ligiloj redakti