Robert CATESBY (1573 - la 8-an de novembro 1605), partoprenanto en la pulva konspiro de 1605 - malsukcesa komploto mortigi la britan reĝon Jakobo la 1-a de Anglio kaj aliajn.

Li estis ano de ferve romkatolika familio, kaj konatulo de Edward Garnet, sacerdoto de la Jezuita ordeno. Lia patro pasis multe de sia vivo en mallibero pro siaj kredoj. Li mem subtenis la fiaskan ribelon de Robert Devereux, 2-a Grafo de Essex en 1601: pro tio oni grave monpunis lin. Post la malsukceso de la pulva konspiro, li fuĝis el Londono al Holbeach House en Staffordshire. Tie li mortis, aŭ dum bataleto aŭ kiam pulvo eksplodis.