Roberto Claros Flores

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Roberto Claros Flores estas eksa generalo de la armeo de Bolivio. La 30-an de aŭgusto 2011 li kun 4 aliaj altrangaj militistoj estis kondamnita al malliberigo pro mortigo de 64 partoprenantoj de manifestacio en 2003. La verdikto deklaris lin kulpa pri genocido. Kune kun li kondamniĝis la generaloj Juan Veliz Herrera, José Ovaldo Quiroga, Gonzalo Alberto Rocabado kaj la admiralo Luis Alberto Aranda Granados. Roberto Claros Flores estu mallibera dum 15 jaroj kaj 6 monatoj.

Roberto Claros Flores
Persona informo
Okupo
Okupo militisto
vdr

Eksteraj ligiloj redakti