Robliza de Cojos [KOĥos] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Robliza de Cojos estas tradukebla etimologie al Kverkaro de Lamuloj.

Robliza de Cojos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37491
Demografio
Loĝantaro 190  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 52′ N, 5° 59′ U (mapo)40.8675-5.9769444444444Koordinatoj: 40° 52′ N, 5° 59′ U (mapo) [+]
Alto 818 m [+]
Areo 21,83 km² (2 183 ha) [+]
Robliza de Cojos (Provinco Salamanko)
Robliza de Cojos (Provinco Salamanko)
DEC
Robliza de Cojos
Robliza de Cojos
Situo de Robliza de Cojos
Robliza de Cojos (Hispanio)
Robliza de Cojos (Hispanio)
DEC
Robliza de Cojos
Robliza de Cojos
Situo de Robliza de Cojos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Robliza de Cojos [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cojos de Robliza, Robliza de Cojos kaj San Fernando, okupas totalan areon de 21,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 201 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Aldehuela de la Bóveda, Tabera de Abajo, Canillas de Abajo, Calzada de Don Diego kaj Matilla de los Caños del Río. Ĝi distas 32 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. Dum la Hispana Enlanda Milito, en Septembro 1936, en la bieno Campo del Hospicio de la submunicipo San Fernando, oni elektis kiel Ŝtatestro de la insurekciinta flanko la Generalon Francisco Franco, kiu ekde tiam iĝis diktatoro ĝis tiam nur unu el kelkaj ribelintaj generaloj.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti