Rock Around the Clock

(Alidirektita el Rock around the clock)

"Rock Around the Clock" estas rokenrola kanto en 12-stri-blusa formato verkita de Max C. Freedman kaj James E. Myers (tiu lasta laŭ la pseŭdonimo "Jimmy De Knight") en 1952. La plej bone konata kaj plej sukcesa versio estis registrita de Bill Haley & His Comets en 1954 por usona diskeldonejo Decca. Ĝi estis unuopaĵo numero unua dum du monatoj[1] kaj sukcesis ankaŭ en la britaj pintolistoj; tiu registraĵo reeniris ankaŭ en la britaj pintolistoj de unuopaĵoj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.

Estas ankaŭ samnoma kompilalbumo de 1955 nome Rock Around the Clock (Decca).

Tiu estis la unua disko de Rokenrolo kiu atingis pintolistojn kaj en Usono kaj en Britio.[2] (Bill Haley estis jam havinta lokon en usona pintolistoj pere de "Crazy Man, Crazy" en 1953, kaj en 1954, "Shake, Rattle and Roll" kantita de Big Joe Turner atingis la No. 1 en la pintolisto Billboard R&B ). La disko de Haley iĝis himno por la ribelama junularo de la 1950-aj jaroj,[3] ĉefe post ĝi estis inkludita en la filmo de 1955 nome Blackboard Jungle. Ĝi estis Numero 1 en la pintolistoj dum du monatoj kaj ankoraŭ Numero 3 en la pintolisto de R&B.[4]

La registraĵo estas amplekse konsiderata la kanto kiu pli ol iu ajna alia metis rokenrolon ene de la ĉeftendenca kulturo tra la tuta mondo. La kanto estis rangigia en la No. 159 en la listo de la gazeto Rolling Stone por la La 500 plej bonaj kantoj de ĉiuj tempoj.

Laŭ la oficiala registroŝlipo de la sesio la muzikistoj de tiu fama registraĵoj estis jenaj:

  • Bill Haley – voĉo, ritmogitara
  • Marshall Lytle – duobla baso
  • Franny Beecher - gitaro
  • Billy Williamson – ŝtalgitaro
  • Johnny Grande – piano
  • Billy Gussak – drumoj (sesimuzikisto)
  • Danny Cedrone – elektra gitaro
  • Joey Ambrose (alinome Joey D'Ambrosio) – tenora saksofono

Notoj redakti

  1. "Timeline of Musical Styles & Guitar History". Acousticmusic.org. Alirita la 2an de Majo, 2021.
  2. "ROCK MUSIC TIMELINE". rockmusictimeline.com. Alirita la 11an de Septembro, 2022.
  3. "Bill Haley". Rockhall.com. Alirita la 10an de Oktobro, 2016.
  4. Weinstein, Deena (2015). Rock'n America: A Social and Cultural History. Toronto, Ontario, Canada: University of Toronto Press. p. 57. ISBN 978-1442600157.

Bibliografio redakti

  • Dawson, Jim. Rock Around the Clock : The Record that Started the Rock Revolution. Backbeat Books, 2005.
  • Ford, Peter. "Rock Around the Clock and Me" (gazetoj Goldmine kaj Now Dig This, 2004; reta versio)
  • Frazer-Harrison, Alex. "Rock Around the Clock: A Tribute" (Rockabilly Hall of Fame website Arkivigite je 2022-01-28 per la retarkivo Wayback Machine, 1999–2004).
  • Haley, John W. kaj John von Hoelle. Sound and Glory (Dyne-American, 1990).

Eksteraj ligiloj redakti