Rocky
Rocky estas 1976-jara filmo verkita kaj aktorita de Sylvester Stallone kaj direktita de John G. Avildsen. Ĝi rakontas "Amerikan Revon" de Rocky BALBOA, subedukata sed bonkora ŝuld-kolektisto en Filadelfio. Balboa ankaŭ estas amatora boksisto kiu ricevas la ŝancon defii la pezegan ("Heavyweight") mond-ĉampionon de boksado kiam alia boksisto rompas sian manon.
Rokki | |
---|---|
Originala titolo | Rocky |
Produktadlando | ![]() |
Filmita en | ![]() |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 21-a de novembro 1976 |
Daŭro | 120 minutoj |
Ĝenro | Dramo/Romanco/Sporto |
Kameraado | James Crabe |
Buĝeto | Usona $1.100.000 |
Reĝisoro(j) | John G. Avildsen |
Produktisto(j) | Robert Chartoff Irwin Winkler |
Scenaro | Sylvester Stallone |
Muziko de | Bill Conti |
Ĉefrolantoj | Sylvester Stallone Talia Shire Burt Young Carl Weathers Burgess Meredith Tony Burton |
Produkto | United Artists |
Distribuo | United Artists |
IMDb | |
La filmo estas farita por nur US$1,2 miliono, en nur rapida 28 tagoj. Ĝi estis supriza sukceso, kaj gajnis pli ol US$117,2 milionon, kaj gajnis tri Akademiajn Premiojn, inkluzivante premion por plej bona filmo. Ĝi ricevis plimulton de pozitivaj recenzoj, kiuj helpis eklanĉi la karieron de Stallone. Kvin postfilmoj estis farita en la Rocky serio: Rocky II, III, IV, V, kaj Rocky Balboa.