Roger van Humbeeck

Roger VAN HUMBEECK (naskiĝis en 1932, mortis en Wemmel (Belgio) la 18-an de novembro 1998) estis Esperanto-aktivulo en la jaroj 50-aj kaj 60-aj, kunfondinto de Belga Esperantista Junulara Asocio kaj de la revuo Koncize, gvidinto de perfektigaj kursoj en Bruselo kaj Antverpeno.