Belga Esperantista Junulara Asocio

Belga Esperantista Junulara Asocio estis landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, fondita en 1963 en la urbo Antverpeno, kie aparte viglis junulara Esperanto-grupo, parto de la urba por-Esperanta asocio La Verda Stelo. En la unua estraro sole estis kvar membroj el Antverpeno, la prezidantino Fanny Danckaerts, vicprezidanto Nico Van Herck, ĝenerala sekretario Roger van Humbeeck kaj kasisto Ivo Durwael. En junio 1967 en Lieĝo tri landaj asocioj de TEJO fondis la komunan transnacian bultenon, kiu baptiĝis Koncize: krom la tiama Belga Esperantista Junulara Asocio temis pri Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) - monaton poste, dum la TEJO-kongreso de 1967 en Roterdamo aliĝis ankaŭ Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO). En periodo kiam naciaj organizaĵoj, ankaŭ la esperantistaj, hezitis pri konstantaj transnaciaj projektoj, kaj preferis la suverenecon de naciaj publikaĵoj kaj kongresoj, BEJA iĝis motoro de modela projekto de internacia kunlaboro en la Esperanto-movado.

Belga Esperantista Junulara Asocio
landa sekcio de TEJO
Komenco 1963 vd
Lando(j) Belgio vd
vdr

Fine de la 1970-aj jaroj tamen rilate al kultura agado plifortiĝis la administra divido de Belgio al la nederlandlingva Flandra Regiono en la norda landoparto kaj franclingva Valona Regiono en la suda parto (kun aldona, tre malgranda Germanlingva Komunumo de Belgio ĉirkaŭ la urbo Eupen en la oriento de la Valona Regiono): por ne perdi organizan rekonon de la ŝtataj instancoj, en 1979 fondiĝis Flandra Esperantista Junulara Asocio kaj iom poste neformale konstituiĝis junulara sekcio de la valona organizaĵo Asocio por Esperanto. Formale FLEJA kaj la neformala Valona Esperantista Junulara Asocio plu kune konsistigis tegmentan asocion BEJA, sed fakte de tiam la precipaj aktivaĵoj transiris de BEJA al la bone organizita flandra branĉo, kaj la junulara esperantista agado en la franc- kaj germanlingvaj partoj de Belgio kompare malfortiĝis. Ankaŭ la antaŭe "belgaj" paĝoj en la eŭropa bulteno Koncize post 1979 fariĝis "flandraj".

FLEJA finis sian agadon en 2012 kaj oficiale malfondiĝis, kaj laŭ la stato komence de la jaro 2016 TEJO ne havas landan sekcion en Belgio.[1] Ĝis nun mankas detala informo kiam ekzakte malfondiĝis Belga Esperantista Junulara Asocio, sed fakte konsidereblas ke ĝi jam malaperis kiam aperis Flandra Esperantista Junulara Asocio en 1979.

Referencoj redakti