IJK 1967

23-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO

La 23-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1967 en la urbo Roterdamo de Nederlando. La kongreson partoprenis nur 90 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato.

IJK 1967
Loko Roterdamo,  Nederlando
← Antaŭa Sekva →
vdr
tipaj domoj de Roterdamo en la urboparto Delfshaven

Origine la kongreso estis planita en Israelo, sed pro la Sestaga milito, kiu erupciis la 5-an de junio 1967 inter Israelo sur unu flanko kaj Jordanio, Egiptio kaj Sirio sur la alia flanko, lastmomente necesis trovi novan lokon por la IJK. Tiu neceso lastmomente improvizite organizi novan kongreson kaj iom pli limiĝi al la organizaj kunvenoj de TEJO ol en aliaj kongresoj, kaŭzis la kompare malaltan nombron de partoprenantoj en la tiujara IJK. Fine en Israelo nur en 1986 sukcesis gastigi Internacian Junularan Kongreson.

Vidu ankaŭ redakti