Rojas [ROĥas] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko La Bureba.

Rojas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09246
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 59  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 35′ N, 3° 26′ U (mapo)42.5775-3.4408333333333Koordinatoj: 42° 35′ N, 3° 26′ U (mapo) [+]
Alto 722 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rojas (Provinco Burgoso)
Rojas (Provinco Burgoso)
DEC
Rojas
Rojas
Situo de Rojas
Rojas (Hispanio)
Rojas (Hispanio)
DEC
Rojas
Rojas
Situo de Rojas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rojas [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio, kiu enhavas du loĝlokojn nome Rojas, la ĉefurbo, kaj Quintanilla cabe Rojas okupas totalan areon de 24,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 64 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 40 loĝantojn el 1991.

Ĝi distas 60 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas proksima al la Sanktejo de Sankta Kasilda.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi estis en la kvaropo Cuadrilla de Rojas, unu de la sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba, apartenanta al la partido de Bureba, kun reĝa jurisdikcio kaj propra vicurbestro.

Estis kastelo, nun ruinigita (foto de la tabelo).

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Johano.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti