Rojo Abroñigal
La rojo Abroñigal (aŭ Valnegral[1]) estas akvofluaĵo en la Regiono Madrido (Hispanio), apartenanta al la baseno de la rivero Manzanares —alfluanto siavice de la rivero Jarama kaj tiu de Taĵo—, en kiu ĝi elfluas dekstre.
Rojo Abroñigal | |
---|---|
fluanta akvejo | |
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Geografio | |
Fluo
redaktiTiu rojo estas subterigita preskaŭ entute kaj fluas tra la urbo Madrido, Hispanio. La malgranda depresio kiun ĝi formas estis uzata kiel kontraŭsona natura barilo dum la konstruo de la ĉirkaŭa aŭtoŝoseo M-30 (nune strato 30), en la 1970-aj jaroj. Granda parto de la orienta zono de tiu vojo korespondas kun ties akvofluejo. La rojo Abroñigal nomigis la fervojan stacion Madrid-Abroñigal, dediĉata al transporto de varoj kaj situanta sudoriente de la ĉefurbo.
Notoj
redakti- ↑ Antonio de León Pinelo, Anales de Madrid de León Pinelo: reinado de Felipe III, años 1598 a 1621, 1931, Estanislao Maestre, Madrido, s.d..