La Roka glareolo (Glareola nuchalis ), estas eta vadbirdo de la familio de glareoloj nome Glareoledoj el la ordo de Ĥaradrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Roka glareolo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Glareoledoj Glareolidae
Genro: Glareolo Glareola
Specio: G. nuchalis
Glareola nuchalis
Gray, 1849
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

La Roka glareolo estas loĝanta birdo kiu reproduktiĝas en Afriko, en du malsimilaj teritorioj nome kelkaj landoj de la golfo de Gvineo kaj valo de rivero Kongo kaj sudoriente.

Aspekto redakti

 
GalactochryseaKeulemans

Temas pri vadbirdo de tre specifa konturo. La roka glareolo havas mallongajn krurojn, longajn pintajn flugilojn -pli malhelaj ĉepinte- kaj forkoformajn vostojn. Ili havas mallongajn bekojn kio estas adaptiĝo al aera manĝado; pli precize la beko estas mallonga, dika ĉebaze kaj meze kaj tre akrapinta subenkurvita; krome ĝi estas nigra, kaj iomete ruĝa en komenco de ambaŭ makzeloj. La kapo, brusto, dorso kaj la flugiloj estas grizaj. La ventro kaj la pugo estas blankaj. Videblas nigra strimakulo el la beko ĝis la nigra okulo kaj -la plaj karaktera eco- ĝi iĝas tutblanka strio malantaŭ la okulo kaj ĝis la nuko. La kruroj estas ruĝecaj. Surgrunde tiu birdo estas gracie preskaŭ unukolora malhelgriza.

Kutimoj redakti

Ties plej nekutima eco inter birdoj klasitaj kiel vadbirdoj estas ke ili ĉasas ties predojn inter insektoj dumfluge kiel hirundedoj, kvankam ili povas manĝi ankaŭ surplanke per rapida kurado. Ties mallongaj bekoj estas adaptiĝo al aera manĝado.

La ino demetas 2-4 ovojn en grunda truo.

Tiuj estas birdoj de malferma kamparo kaj estas vidataj ofte apud akvo vespere gvatantaj insektojn.