Romániço

(Alidirektita el Románico)

Romániço (ne konfuzu al Romanica) estas esperantido proponita de anonimulo en 1991, kaj estas la praformo de Romanice. La ĉefaj diferencoj inter Romániço kaj Esperanto estas:

  • Ĝia pluralo finiĝas per -s, ĝiaj verboj per -n;
  • Ĝi havas leksikonon rigore bazita sur la malfrua vulgara latina lingvo;
  • Ĝi havas pli simplan gramatikon — t.e. ĝi neniam igas la adjektivojn akordi kun la substantivoj, neniam deklinacias la substantivojn, k.a.;
  • Ĝi havas specialan artikolon difinitan (il) por indiki la tutan klason de substantivo: servar la hómino "servi la homon"; servar il hómino "servi la homaron";
  • Ĝi havas ambaŭseksan pronomon por indiki nur la homojn;
  • Ĝi havas verban sistemon kiun oni povas esprimi sinteze kaj analize.

Gramatiko redakti

Alfabeto kaj prononco redakti

Alfabeto: A, B, C, D, E, F, G, Ĝ, H, I, J, K, L, M, N, O, P, Q, R, S, T, U, V, W, X, Y, Z. Malsamaj al Esperanto:

  • CH havas sonon /ĉ/;
  • J havas sonon /ĵ/;
  • KH havas sonon /ĥ/;
  • Q oni uzas nur antaŭ U kaj havas sonon /k/;
  • SH havas la sonon /ŝ/;
  • W havas sonon /ŭ/;
  • X havas sonon /ks/;
  • Y havas sonon /j/;

Krom tio, ĝi uzas diakritikon ´ por marki la fortan silabon se ĝi estas la antaŭ-antaŭlasta, kiel en auríkulo.

La akcentado sekvas la regulon de Ido.

Morfologio redakti

Artikolo estas la, sed oni ankaŭ uzas la artikolon il por montri ke oni parolas ne pri individuo, sed pri klaso: il leono ne vere es la maxim potenta bestio en la foresto, pro ke oli ne vivan ilá (la leono ne vere estas la pli potenca besto en la arbaro, ĉar ĝi ne vivas tie).

Substantivoj finas per -o, la pluralon oni faras per -s. Ne estas kazoj.

La adjektivoj finas per -a, sed ne ŝanĝiĝas en pluralo.

La akuzativo en Romániço estas indikata per prepozicio je: Je Julio kolpin Benjamino (Julion frapis Benjamino), sed se la objekto venas post verbo, oni ne metu je: Benjamino kolpin Julio (Benjamino frapis Julion).

Pronomoj estas mi (mi), ti (ci), vi (formala vi), ili (li), eli (ŝi), hi (ri), oli (ĝi), si (si), nos (ni), vos (plurala vi), ilos (vira ili), elos (ina ili), hos (ria ili), olos (ĝia ili). Por formi posedajn pronomojn, oni metu -a.

La verbaj finaĵoj estas tre malsamaj al Esperanto: -ar (infinitivo), -an (prezento), -in (pasinto), -un (futuro) -eban (kondiĉa), -es (imperativo). Oni povas, iomete kiel en la angla do, uzi la finaĝon -en kaj partikulojn has, van, volde, aŭ fay anstataŭ konjugi la verbon: mi skripten (mi skribas); mi here skripten (mi hieraŭ skribis); mi has skripten (mi skribis); mi van skripten (mi skribos); mi volde skripten (mi skribus); mi fay skripten (mi skribu).

Ekzemplo redakti

Tri Anelos por la Albos sub la celo stelosa,
Sep por la Duerga reĝos en petra salono,
Non por la Hóminos en sortos mortosa,
Un por la Nigra Reĝo sur nigra trono,
En la paeso di Mordor ube jacadan la Umbros.
Un Anelo por gubernar los omna, Un Anelo por venifar los,
Un Anelo por ad en ténebro raptar los et sklavifar los,
En la paeso di Mordor ube jacadan la Umbros.

Urukensa verso da J.R.R. Tolkien

Tri Ringoj por la elfoj sub la hela ĉiel'
Sep por la gnomoj en salonoj el ŝton'.
Naŭ por la homoj sub la morto-sigel',
Unu por la Nigra Reĝo sur la nigra tron'
Kie kuŝas Ombroj en Mordora Land'.
Unu Ringo ilin regas, Unu ilin prenas,
Unu Ringo en mallumon ilin gvidas kaj katenas
Kie kuŝas Ombroj en Mordora Land'.

Urka verso far J.R.R. Tolkien
tradukita el la angla far William Auld

Eksteraj ligiloj redakti