Romãozinho [rhomaŭnzinnjŭ] estas ulo de brazila folkloro.

Li estas knabo, filo de terlaboranto kaj jam naskis malbona kaj perfida. Li ĉiam amis malflegi bestojn kaj detrui plantojn. Foje, lia patrino ordonis al li porti la tagmanĝon al patro, kiu laboris en plantejo. Li iris malbonvole, kompreneble. Mezvoje, li manĝis kokinon, enmetis ĝiajn ostojn en ujo kaj portis al la patro. Kiam la patro vidis la ostojn anstataŭ manĝaĵon, li demandis ĉu tio signifus. Romãozinho, perfide, diris:

- Tion oni donis al mi... Mi pensas ke mia patrino manĝis kokinon kun viro kiu ĉiam iras al nia hejmo kiam vi ne estis tie, kaj sendis al vi nur la ostojn.

Frenezegita per rabio, la patro reiris tuj hejmen, tiris ponardegon kaj mortigis la edzino. Antaŭ morti, la patrino malbenis la filon kiu ridas dirante:

- Vi neniam mortis! Vi ne konos ĉielon aŭ inferon, eĉ ne ripozu ĝis ekzistis unu vivanto sur la Tero!

Romãozinho ridis antaŭ la malbeno kaj foriris. De tiam, la knabo neniam kreskis, marŝas tra la stratoj kaj faras petolaĵojn: li rompas tegmentajn tegolojn per ŝtonoj, ektimigas homojn kaj torturas kokinojn.

Ĝi estas iom simila al Ahasvero, ĉar neniam mortos por malbeno.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.