Malfermi la ĉefan menuon

Per Romaj baronaj familioj oni nomas nobelajn familiojn kiuj ekde la komenciĝo de la mezepoko grande influis sur la politiko de Romo, multfoje interagante kun la elekto de la papoj, kiel oni povas vidi en la artikoloj koncernantaj la historion de unuopaj papoj, kaj ofte poziciigante siajn familiajn membrojn en la papa sojlo kaj en katedroj de episkopoj aŭ kardinaloj. Ofte ili subordigis la “bonon” de la eklezio al siaj familiaj prestiĝaj interesoj. Ĉi tiu artikolo celas instigi plistudi la eventojn ligitajn al tiuj familioj.

La termino barono estas uzata ĉi-tie laŭ la antikva senco. Tiu uzo populariĝis, dum kelke da tempo, ankaŭ en la najbara Reĝlando de Napolo. “Barono de la regno” indikis la plej altajn moŝtulojn, superajn ankaŭ al la princoj kun feŭdo. La samo okazadis ankaŭ en Romo, kie la tiu kasto havis pli da aŭtorito ol la feŭduloj de la Patrimonia (heredaj havaĵoj) de Sankta Petro. En la moderna heraldiko, la titolo “barono” okupas pozicion relative modestan.

Sekve, dum la kuro de la 15-a jarcento perdiĝis la kutimo difini tiujn familiojn “baronaj” kaj plurestis la nomigo princaj romaj familioj, kun atribuo de novaj titoloj kiel tiu de princo asistanta al la papa trono. Ekde la 15-a jarcento la titolo estis rezervita por la ĉefoj de la familioj Orsini kaj Colonna ĝis kiam la novaj tempoj kuntrenis modifojn de la funkcio, kaj ankaŭ al malvasta nombro de eminentaj markizaj kaj patricaj familioj, de la titolo de Markizoj de la baldakeno. Tiu esprimo naskiĝis el la fakto ke tradicie malmultaj grandaj markizaj romanaj familioj asimilitaj al tiuj princaj, nome Costaguti, Patrizi Naro Montoro, Sacchetti, Serlupi, Theodoli kaj la grafoj Soderini) estis rezervita la privilegio establi antaŭ siaj palacoj la baldakenon kun la suba troneto (direktita al muro kiam forestis el la urbo la papo) por ricevi eventualan viziton de la papo.

La precipaj romaj baronaj familioj, ekde komenco de la mezepoko ĝis la Disrabado de Romo (1527), estis:

BibliografioRedakti

  • Sandro Carocci, Baroni di Roma, ed. École Française de Rome, 1993

Eksteraj ligilojRedakti