Princo asistanta al trono

La asistanta princo al la papa Trono (latine Stator proximus a Solio Pontifici maximi[1]) estis la plej alta hereda digno de la papa kortego. Tiu digno reiras al la komenciĝo de la 16-a jarcento kaj kvankam transigita el la papa Kapelo, tiam do tutnature religia, al la laika papa familio, estas supervivinta la reformon de la papa domo de 1968, kvankam senigita je la hereda karaktero kaj de la kvalifiko de “princo”, kaj do estas koncedita nur ad personam, nome libervole de la papo, kiel antaŭvidite en la motu proprio Pontificalis Domus de 1968. La ŝarĝo, la plej alta koncedebla al laiko, ene de la papa kortego, ĉeestanta al papaj ceremonioj dekstren de la papa trono,[2], estis emisiita kunhereda rajto kun ĉiamdaŭra privilegio ekskluzive al la ĉefoj de la du precipaj romanaj baronaj familioj nome al Orsini kaj al Familio Colonna, ankaŭ se papoj ne mankis gratifiki ad personam per tiu digno altajn personulojn pro iliaj servoj al la Katolika Eklezio.

Marcantonio Colonna ceremonie vestita (1923-1947).
2-a vatikana koncilio: Aspreno Colonna kaj (apenaŭ videbla maldekstre) Alessandro Torlonia alflankiĝantaj Paŭlon la 6-an asistatan de kardinaloj Ottaviani kaj Spellmann.

La ofico, laŭ onia opinio, estis starigita de papo Julio la 2-a sekve de la pax romana (roma paco) de 1511, tamen en inter la gento Colonna, la ŝarĝo estis ĉiam konservita ĉe la branĉo de dukoj de Paliano kiu oficis almenaŭ ekde 1514; dum en la samaj jaroj la familio Orsini estis reprezentitaj rekte aŭ de flankaj branĉoj.[3]

Nombraj estis la disputoj kaj juĝaj luktoj laŭlonge de jarcentoj inter la ĉefoj de la du familioj tradicie malamikaj pro la pretendo okupi la unuan pozicion ĉe la trono. Benedikto la 13-a ĉesigis la disputojn dekretante la alternon de la du familioj.

Nune redakti

Laŭ la Pontifika Jarlibro de 2013, nun kovras tiun rolon Alessandro Torlonia kiu eniris oficon en 1962 kiam de papo Johano la 23-a estis alvokita alfrankigi Aspreno Colonna-n kiel Gardiston de la Dua Vatikana Koncilio[4]

La Asistantoj al Trono (Adstatores ad Solium), laŭ la novaj normoj de la citita motu proprio, "provizas siajn servojn al la prefekto de la apostola palaco; al ili apartenas la taskon domhonori la gastojn okaze de la plej solenaj civilaj ceremonioj..."kiaj la aŭdiencoj konceditaj de la papo al la ŝtatĉefoj en jam establita akordo kun la aliaj oficiuloj de la papa Domo kaj Roma kurio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. v. Gaetano Moroni, Dizionario di erudizione storico ecclesiastica..., vol. LV, p.233
  2. Dum solenaj ceremonioj ili surmetis la nigran urban veston kun nigrasilka mantelo kovrita per samkoloraj puntoj. (EL Gaetano Moroni, Dizionario di erudizione storico ecclesiastica..., vol. IX, p.13
  3. Gaetano Moroni, Dizionario di erudizione storico ecclesiastica..., vol. LV, pp 239-243; Maria Antonietta Visceglia, La nobiltà romana in età moderna, p.411, Ed. Carocci, 2001.
  4. Apostola brevo de 24/11/1962 de papo Johano la 23-a.