Romans-sur-Isère

komunumo en la departemento Drôme de Francio

Romans-sur-Isère (franca elparolo: [ʁomɑ̃ syʁ izɛʁ], okcitane: Rumans d’Isèra) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Drôme, okcitane Droma, kaj en la pli vasta regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes, okcitane Auvèrnhe Ròse Aups). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Valence kaj ekde la fino de marto 2015 al la du kantonoj Bourg-de-Péage kaj Romans-sur-Isère - antaŭe la urbo estis la centro de malnovaj kantono Romans-sur-Isère-1 kaj 2. Ĝi havis 33 701 loĝantojn en la jaro 2012[1], kaj fine de 2021 en la komunumo vivis 32 911 loĝantoj sur areo de 33,08 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 995 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Mours-Saint-Eusèbe, Bourg-de-Péage, Châteauneuf-sur-Isère, Chatuzange-le-Goubet, Génissieux, Peyrins, Saint-Bardoux, Saint-Paul-lès-Romans kaj Granges-les-Beaumont.

Romans-sur-Isère
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Departemento Drôme
Arondismento Valence
Kantono Bourg-de-Péage, Romans-sur-Isère
INSEE kodo 26281 [+]
Poŝtkodo 26100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32 911  (2021) [+]
Loĝdenso 995 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 3′ N, 5° 3′ O (mapo)45.0455555555565.0508333333333Koordinatoj: 45° 3′ N, 5° 3′ O (mapo) [+]
Alto 167 m [+]
Areo 33,08 km² (3 308 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Romans-sur-Isère (Drôme)
Romans-sur-Isère (Drôme)
DEC
Romans-sur-Isère
Romans-sur-Isère
Situo de Romans-sur-Isère
Romans-sur-Isère (Francio)
Romans-sur-Isère (Francio)
DEC
Romans-sur-Isère
Romans-sur-Isère
Situo de Romans-sur-Isère

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Romans-sur-Isère [+]
vdr

Geografio redakti

 
La urbodomo de Romans-sur-Isère

Romans-sur-Isère situas ĉe la rivero Isère, 17 km nordoriente de Valence.


Rilatoj al Esperanto redakti

En la komunumo vivis la esperantisto Jean Asquéri (1911-1971). Oficisto en granda ŝufabriko de Romans kaj fraŭlo, li dediĉis sian tutan vivon al la Esperanto-movado. En 1937 li trapasis la Ateston pri Lernado, kaj sekve partoprenis la organizadon de la Nacia Esperanto-Kongreso en Romans, kiu okazis en junio 1938. De 1943 ĝis sia morto en 1971, li unue kiel sekretario, poste kiel prezidanto, estris la Esperanto-klubon "Bona Stelo" de Romans. Sukcese li gvidis kursojn, organizis "Internaciajn semajnojn" en Romans, kaj ofte partoprenis en la Universalaj Kongresoj de UEA. Li honoriĝis Kavaliro, poste Oficiro de la Akademiaj Palmoj, pro lia agado pri popola edukado.

Nun en la komunumo ekzistas aktiva loka Esperanto-klubo, membro de la Rodanalpa Esperanto-Federacio, kiu regule okazigas lingvokursojn.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti