Romboido
Romboido estas la kvarlatero kies apudaj lateroj estas malegalaj kaj du el ties anguloj estas pli grandaj ol la aliaj du.[1][2][3][4]
Etimologio
redaktiLa vorto "romboido" derivas el malfrua latino rhomboīdes, kaj tiu de la greka ῥομβοειδής romboeidḗs, de ῥόμβος rómbos 'rombo' kaj -ειδής -eidḗs 'simila al'.[1]
Proprecoj
redaktiRomboido posedas la jenajn proprecojn:
- Ĝi havas du parojn de malaj lateroj, egalaj kaj paralelaj inter si.
- Ĉiu paro de apudaj anguloj estas suplementaj.
- Ĝi havas du akutajn angulojn kaj du obtuzajn.
- La bisekcioj de la apudaj anguloj estas perpendikularaj inter si.
- La komuna punkto de la du diagonaloj estas centro de centra simetrio.[5]
- Kiel en ĉiu kvarlatero, la sumo de ĉiuj ties anguloj internaj estas same kiel 360°.
- La diagonaloj bisekcias reciproke en punkto nomita baricentro.
- La plej granda diagonalo determinas super la romboido di triangulojn kaj obtuzangulajn kaj kongruajn.
Notoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Real Academia Española y Asociación de Academias de la Lengua Española (2014). «Romboide». Diccionario de la lengua española(23a eldono). Madrid: Espasa. ISBN 978-84-670-4189-7. Alirita la 9an de junio 2020.
- ↑ Real Academi de Ciencias Exactas, Físicas y Naturales. Diccionario esencial de las ciencias. Espasa. ISBN 84-239-7921-0.
- ↑ Pedro Nuñez (1567). Libro de Algebra en Arithmetica y Geometria. Antverpeno. «Romboide es figura cuadrilátera, en la cual solamente los lados opósitos son iguales, y los ángulos no son rectos, y en esto es diferente del cuadrángulo rectángulo, que no es cuadrado». Alirita la 9an de junio 2020.
- ↑ Julio Cesar Barreto Garcia. «Deducciones de las fórmulas para calcular las áreas de figuras geométricas a través de procesos cognitivos». Arkivigite je 2020-06-19 per la retarkivo Wayback Machine Sociedad Canaria Isaac Newton de Profesores de Matemáticas. Alirita la 9an de junio 2020.
- ↑ Difino de centra simetrio.